Pri la libro kaj pri ĉi tiu projekteto
La plej profunda leciono de afantazio certege koncernas homan diversecon. Ni ĉiuj emas konsideri nian propran sperton normala; neeviteble, ĝi donas al ni la normon por komparado. Facilas, tial, malsukcesi agnoski vere konsternajn diferencojn inter niaj enaj vivoj. Malkovri ilin estas interese, klarige kaj foje liberige.
(Se mi ne indikos alie, ĉiuj citaĵoj estas el la priparolata ĉapitro, ĉi tie antaŭparolo, kaj ĉiuj tradukoj estas miaj)
Jen projekteto, kiun mi pensis komenci de tempo al tempo dum pluraj monatoj jam. La ideo estas legi trans “Afantazio: spertoj, perceptoj kaj ekkompernoj” de Alan Kendle, ĉapitron post ĉapitro, kaj doni miajn proprajn respondojn, kvazaŭ mi estus unu el la kontribuintoj.
Do eble mi devus klarigi, pri kia libro temas. Ĝia originala angla nomo estas “Aphantasia: Experiences, Perceptions and Insights” kaj ĝi haveblas ĉe Smashwords:
La paĝo de la libro ĉe Smashwords
Mi traduku la eldonejan priskribon. Mi supozas, ke pli da homoj povas legi ĝin tie angle, ol ĉi tie esperante, sed mi faru tion ĉiuokaze. Mi bezonas starigi konvenciojn kaj terminaron, kiujn mi uzos.
Pri la libro (eldoneja priskribo)
Fermu viajn okulojn kaj bildigu sunleviĝon.
Por la plejparto de homoj, la kapablo imagi bildojn – kiel sunleviĝo – ŝajnas memevidenta kaj uzeblas “laŭpete”. Sed, por laŭtakse ĉirkaŭ 2% de la loĝantaro, alvoki bildon antaŭ la mensan okulon ne estas eble; provoj imagi bildojn rezultigas nur mallumon.
Malgraŭ ke ĝi estis rekonita jam en la 19-a jarcento, afantazio restis nerimarkita dum pli ol jarcento, and nur antaŭ mallonge ĝi estis retrovita kaj reekzaminita. Fariĝis klare, ke afantazio estas interesega kaj ofte individue aparta stato, kaj ke ĝi tipe estas multe pli malsimpla ol nur manko de kapablo bildigi. Homoj kun la apartaĵo – afantuloj – kutime raportas pri efikoj super iliaj kapabloj rekrei ankaŭ sonojn, odorojn kaj tuŝojn; multaj baraktas ankaŭ provante rekoni vizaĝojn. Paradokse, multaj afantuloj raportas ke dum ili dormas, iliaj sonĝoj enhavas buntajn bildojn, sonojn, kaj aliajn sencojn.
Kunmetita de la ĉefa aŭtoro Alan Kendle – kiu malkovris lian afantazion en la 2016 – ĉi tiu libro estas kolekto de komprenoj de kontribuantoj el la tuta mondo, detaligantajn iliajn vivojn kun la apataĵo. Ĝi perzentas riĉajn, diversajn, kaj ofte amuzajn spertojn kaj lernitaĵojn pri efikoj de afantazio. Por ĉiu kiu deziras pli bone kompreni ĉi tiun plej scivoligan apartaĵon, la libro donas bonegan kaj koncizan eklokon.
Kaj kie mi estas en la spektro?
Do jen, la libro estas por ĉiu, kiu interesiĝas. En Sovetunio ĝi sendube nomiĝus “Afantazio por ĉiuj”.
Kiam mi vojaĝos tra la ĉapitroj, mi havos la oportunon rakonti detale kaj pri tio, kiel mi malkovris ke mi estas afantulo, kaj pri tio, kion ĝi signifas por mi. Sed mi resumu ĉi tie.
Mi povas, en certa senco, rekrei en mia menso bildojn kaj tuŝajn impresojn. La rezulto estas tre malklara kaj nebuleca, kaj mi supozas, ke plejparto de homoj ne nomus ĝin bildo. Mi absolute ne kapablas rekrei sonojn, odorojn kaj gustojn. Miaj sonĝoj ja povas esti intense kolorigitaj, sed tio maloftas.
Mi tute ne suspektis, ke tia nekapablo estas io nekutima ĝis antaŭ relative nelonge. Mi konsiis, ke homaj mensoj povas funkcii tre malsame, sed mi pensis, ke da homoj kiel mi devas esti multe. Tiuj du elcentoj estis iom da ŝoko por mi.
Source