Ĉapitro 1. Kio estas afantazio?
Dum plejparto de homoj, imagante, uzos bildigadon kaj lasos ilian menson krei detaligitajn kaj viglajn imagojn, afantuloj uzos lingvon por doni al io vivon.
La unua ĉapitro donas la superrigardon de la apartaĵo kaj ne tiom longa historio de ĝia studado. Krome, Alan rakontas pri sia persona sperto kaj pri tio, kiel li unuafoje eksciis, ke oni ja havas nomon por tia ĉi sperto.
Lia persona variaĵo de afantazio ŝajnas tre simila al la mia. Eble poste mi vidos malsamojn, sed ĝis nun mi povus citi tutajn alineojn senŝanĝe kaj ili perfekte priskribus min.
Sed traduko aŭ rerakonto de la libro estas ekster de la amplekso de tiu ĉi projekteto, do mi iros al la demandoj.
Oni ja havas vorton por ĉi tio!
Alan komprenis, ke li havas afantazion en la 2016ª, kaj multege da kontribuantoj al ĉi tiu libro, same, kapablis identigi sian apartaĵon nur ene de kelkaj lastaj jaroj, kiam publika videbleco de afantazio kreskis. Tio signifas, ke homoj formale rekonis sian afantazion je diversaj aĝoj, de adoleska ĝis pli maljunaj etapoj de la vivo.
Homoj ekkonsciis ke ili estas afantuloj post konversacioj kun amikoj, parencoj kaj kunlaborantoj; aliaj el gazetaj artikoloj kaj retaj fontoj, inkluzive de la retejo de BBC, Reddit kaj Facebook.
La unua demando ne estas vortumita kiel demando, sed la demando evidente estas “Kiel vi unuafoje eksciis pri afantazio kaj komprenis, ke vi havas ĝin?”.
Mi ŝajnas tre tipa ĉi tie. Alan ekcsiis pri afantazio kiam li estis iom pli ol 50-jara, kaj mi aĝis 51 kiam mi unuafoje vidis la vorton. Mi ne estas tiel sociema, ke mi havu konversaciojn pri tiaĵoj kun miaj kunlaborantoj, do mi estas el tiuj homoj, kiuj eksciis pri la afero el gazeta artikolo.
Tio estis antaŭ ne tiom longe, do mi ankoraŭ povas diri, el kiu artikolo:
“Meduza” estas pli konata nuntempe kiel opozicia informilo, malpermesata en Rusio, sed ĝi ne speciale celis fariĝi tia, kaj ĝi daŭre publikigas artikolojn pri diversaj temoj. Ĉi tiu havas treege longan kaj iom klakprovokan titolon: “Kelkaj homoj ne havas imagpovon – ili eĉ ne kapablas bildigi, kiel aspektas ilia amata homo. Tio ne estas malsano sed aparta stato – afantazio.” Kaj ĉi-foje klakprovoko vere funkciis, ĉar tio ĉi ŝajnis priskribi min. Mi ne dirus ke mi ne havas imagpovon, sed mi tutcerte ne povas bildigi kiel iu ajn aspektas. Aŭ io ajn. Do mi legis, kaj poste iris trovi pli da informoj rete.
Antaŭ tio, nu, mi ja konsciis, ke mi ne povas bildigi aĵojn, kaj mi vidis sufiĉe da mencioj pri tio, ke aliaj homoj ja povas, kvankam mi ne multe pripensis la aferon, nek mi plene konsciis, kun kia alta vigleco aliaj homoj kapablas rekrei sentajn impresojn en ilia menso. Kiel estas kutime, mi sentis (kaj daŭre sentas) ke la maniero, laŭ kiu mia menso funkcias, estas la normala maniero, kaj tiu de aliaj verŝajne ne multe malsimilas. Mia opinio pri mia nekapablo bildigi aĵojn estis, ke temas pri lerteco, eble parte trejnebla, simila al talento pri pentrado. Kelkaj homoj havas grandan talenton pri tio, multaj kapablas pentri bone, pli multaj kapablas pentri tiel-iel; kaj kelkaj, kiel mi, povas produkti nur abstraktajn ridindaĵojn. Mi kutimis diri, ke mia pensado estas pervorta, ne perbilda, kaj mi opiniis tion tute ordinara variaĵo en la funkciado de homa menso.
Do kiam mi eklernis pri afantazio, la plej granda surprizo por mi estis tio, ke ĝi maloftas. Mi atendus ke funkcimaniero de mia menso estas multe pli ordinara.
Ĉu sufero? Kia sufero?
La etikedo “suferanto” estas io, kio malkomfortigas multajn afantulojn. Kelkaj pensas ĝin pejorativa, aliaj sentas ke la termino fiaskas priskribi la apartaĵon kiom ajn ĝuste.
La plejparto de respondoj en tiu ĉi sekcio estas variantoj de “Mi havas afantazion, mi ne suferas de ĝi” kaj “Mi estas malsama, ne malsana”. Mi estis surprizita vidi, ke kelkaj homoj vere respondis “Mi estas suferanto” kaj “Afantazio multe malplibonigas mian vivon”.
Same kiel la plejmulto, mi tute ne sentiĝas tiel. Tute eblas, ke mi vivus la tutan vivon sen scii, ke mi estas afantulo. Kia sufero ĝi estas, se mi ne povis rimarki ĝin dum pli ol duonjarcento? Suferas mi pro kapdoloroj, ekzemple. Jen sufero. Mi ne povus preterrigardi ĝin.
Nu, se mi sidos kaj pensos “Ve, kompatinda mi, mi ne povas imagi vizaĝojn de miaj karuloj”, tio ja estos malĝojiga, nun ke mi scias, ke aliaj homoj povas fari tion tre facile, sed kial mi komencus sentiĝi tiel en mia aĝo? Estas pluraj aferoj, kiuj aliaj homoj povas fari kaj mi ne, kaj se mi iam sentis envion, ĝi estis mallongdaŭra preterfluganta senteto. Estas anakaŭ aferoj, kiujn mi povas fari facile, kaj aliaj ne. Homoj estas malsamaj, jen ĉio.
Miaj okuloj estas fermitaj, kiel mi vidus ion?
Por multaj ne-afantuloj/bildiguloj, la plej scivoliga komenca demando estas kion afantulo fakte “vidas” ferminte la okulojn.
Preskaŭ ĉiuj respondoj ĉi tie estas “nenion” aŭ “nigron”. Por mi la demando ŝajnas iom absurda, kiel la ĉi-supra titoleto montras. Mi vidas aĵojn per miaj okuloj. Se miaj okuloj estas fermitaj, mi ne plu vidas aĵojn, ĉu?
Mia respondo estu “nenion” do. “Nigro” certe ne estas vorto, kiun mi elektus. Se temas pri koloro de la mensa bildo, mi ne havas tiun bildon, do ne sencas paroli pri ĝia koloro. Se temas pri tio, kion miaj lumsensiloj sendas al la cerbo, kiam miaj okuloj estas fermitaj, tiu fono ne estas pura nigro. La vera koloro dependas de lumnivelo ekstere kaj estas lumetoj kaj ekbriletoj tie, foje koloraj.
Sed mi certas, ke pri ne temas pri tiaj artefaktoj de ekcitiĝo en retinaj neŭronoj, sed pri tio, kion mi havas en mia menso kiam miaj okuloj estas malfermitaj. Mi ne havas bildojn tie, nek sonon. Mi havas enan monologon, kiel sensonan senbildan fluon de vortigitaj konceptoj.
Se vi ne vidas ĝin, kiel vi povas priskribi ĝin?
Por ne-afantuloj, kompreni kiel homoj kun afantazio povas konceptigi fizikajn objektojn sen uzado de vidaj imagoj povas esti malfacila. Do, kio okazas kiam oni petas al afantulo bildigi ion, ekzemple ilian domon…
Ĉi tio ne estas bone vortumita. Se oni petas min bildigi ion, mi ne povas. Punkto.
Sed la vera demando estas, kiel mi konceptigas kaj priskribas objektojn sen vidi ilin mense, ĉu? Ĝi ja estas malfacila demando, ne estas facile priskribi kiel onia menso funkcias, des pli al iu, kies menso funkcias tute alie. Pluraj respondoj en tiu ĉi sekcio estas variaĵoj de “mi ne vere povas priskribi, kio okazas” kaj ankaŭ la mia estos tia.
Mi supozas, ke la citaĵo, kiun mi elektis kiel epigrafon por ĉi tiu artikoleto, aludas la respondon. Mi uzas lingvon. Mi ne havas bildojn, sed mi ja havas konceptojn, kaj mi havas vortojn por tiuj konceptoj, kaj tiujn vortojn mi uzas.
Sed por priskribi tion, kiel ĝi okazas, lingvo iom malhelpas, ĉar mi ŝatus uzi vortojn rilatajn al vidado, kiel “bildo”, sed metafore. Mi ne havas bildon de mia loĝejo en mia menso, sence ke estas nenio, kion mi povus vidi. Mi ja havas “bildon” sence, ke en mia menso estas aranĝo de konceptoj pri mia loĝejo. Mi scias, kie ĉio estas rilate al ĉio alia, mi povus desegni planon. Mi scias, de kia formo estas aĵoj tie, mi povus priskribi kolorojn kaj teksturojn, kvankam verŝajne ne tiel detale, kiel homoj, kiuj ja havas viglan imagon. Almenaŭ mi povus priskribi aĵojn kun kiuj mi interagas ofte. Sed se mi forgesis, de kiu koloro estas io, kion mi ne vidas tiel ofte, mi ne memoros ĝis mi vidos ĝin denove, neniu mensa bildo subite aperos por refreŝigi mian memoron.
Do jen, io tia. La sekva ĉapitro temos pri tio, kiel oni klarigas la apartaĵon al aliaj, do mi supozas, ke ni ankoraŭ revenos al tio ĉi.
Source