Ĉapitro 2. Klarigante la apartaĵon al aliaj

La plej bona vidita de mi maniero klarigi ĝin estis priskribi ĝin kiel komputilon sen ekrano. Ĉiuj la datumoj estas tie kaj facile atingeblas, nur en alia, ne porvida formo.

Mia kontribuo al tiu ĉi ĉapitro ne estos granda, ĉar temas ĉefe pri io, kion mi ne multe faris.

Neniam interparolu kun nekonato

Kiel kontribuantoj klarigas ilian afantazion al aliaj?

La unua respondo en la libro estas “Mi ne faras”, kaj ankaŭ mi emas ripeti tion. Ĝi ne estus tuta vero, tamen.

Mi ja rakontis al tio al aliaj esperantistoj, kaj ankaŭ kelkfoje menciis la aferon laboreje. Nu, esperantistaron mi lasu por la sekva demando. Laboreje ĝi estis en la kunteksto de mia treege malbona kapablo rekoni homojn, kun kiuj mi laboras. La oficejo estas sufiĉe granda, mi interagas kun pli ol cento da homoj, kaj mi ne memoras grandparton de ili. Pli ofte ol ne mi sukcesas kaŝi tion, sed tiuj el la kunlaborantoj, kiuj konas min pli bone, kompreneble rimarkas. Kiam ili miras, mi provas klarigi, ke parto de la kialo estas, ke mi havas nenion, al kio ligi nomon aŭ postenon. Ĝi iras proksimume kiel “Jen, bonvole turnu vian rigardon for de mi. Ĉu vi ankoraŭ memoras mian vizaĝon? Ĉu vi povas imagi ĝin? Mi ja ne povas fari tion pri la via. Se mi ne rigardas vin rekte, mi ne scias kiel vi aspektas. Nu, mi iel memoras ion, kaj ĉar specife vin mi vidas ĉiutage, tio sufiĉas por ke mi rekonu vin. Se mi vidus vin unu fojon semajne, mi memorus nenion.” Mi ne scias, ĉu ili komprenas, sed almenaŭ ili ĉesis demandi.

Miru, ho esperantistaro, jen neŭrotipa persono inter ni!

Kiel homoj reagas?

Do mi parolis pri afantazio ĉefe kun aliaj esperantistoj. Kaj nia komunumo estas diversa, tie oni pli mirus se mi havus nenian tian apartaĵon. Iu jam sciis, kio afantazio estas, iu sincere scivolis… Ni estas aminda rondeto, plejparte.

Kiam unu vorto sufiĉas

Kian saĝan konsilon kontribuantoj povas doni pri klarigo de la apartaĵo?

Nenian.

Oni demandu vin pri io ajn, ĝi nepre mankas!

Kiel Alan klarigas, lia afantazio temas ne nur pri vidaĵoj – ĝi tuŝas plurajn sensojn. Multaj kontribuantoj raportas pri similaj spertoj.

Mi ne komprenas, kion tiu ĉi demando faras en ĉi tiu ĉapitro, ĝi neniel rilatas al klarigado, sed bone. Almenaŭ ĝi estas io kion mi povas respondi.

Mia afantazio tuŝas ĉiujn kvin sensojn, sed malsame. Estas du gradoj, kaj tio ĉi-supre, kion mi skribis pri vida bildigo, estas la plej malforta el la du.

Mia menso ja povas krei ion iomete kiel bildo. Ĝi neniam estas klara nek plena. Ĝi estas kiel silueto el nebulo. Se mi provas fokusiĝi pri iu detalo, ekzemple pri koloro, mi vidas la koloron iom pli klare, sed mi perdas la tuton. Nenio kontentiga iam ajn rezultas. Same pri tuŝo, mi povas certagrade rekrei impreson de teksturo, sed same malklare. Ambaŭkaze ĝi estas pli kiel eĥo de sperto ol la sperto mem.

Sed pri sonoj, gustoj kaj odoroj mi ne povas eĉ tion. Rilate bildojn kaj tuŝojn mia menso almenaŭ komprenas, kion mi petas fari, kaj provas obei, kvankam sen granda sukceso. Sed pri ĉio alia ĝi simple respondas “la komando ne estas rekonita, ordonu ion, kio sencas”.

Al la sekva ĉapitro

Al la antaŭa ĉapitro

Supren al la enhavo


Source