Ĉapitro 3. Infanaj jaroj

Mi ne povas memori datojn kaj faktojn, ili simple ne restas kun mi. Kaj tio ja povas esti la plej malbona afero en studejo. Tamen, mi estas nesatigebla leganto, naskiĝinta, mi pensas, kun la kapablo legi. Mi ne memoras tempon, kiam mi ne scipovus legi. Tio estis bonega rimedo por plenigi la vakuon, kiun, kiel mi nun komprenas, “vidkapablaj” homoj ne havas en ilia kapo. Kiel leganto, mi kolektis tunojn da informoj kiuj simple flosas apudmane kaj surfaciĝas kiam mi bezonas ilin. Do malgraŭ ke mi ne havis atingon al faktoj kaj ciferoj, mi ja kapablis pri lertaj intuiciaj saltoj, kaj tiel povis superi la plejparton de defioj

Tiu ĉi ĉapitro temas pli fruaj vivspertoj, plejparte dum la lernejaj jaroj. Laŭ la respondoj ŝajnas, ke granda parto de afantuloj ne havas bonan memoron pri pasinto. Mi certe ne estas escepto. Mi havas “superrigardan” memoron, kiu listigas por mi aferojn, okazintaj dum la tempo, sed mi kompreneble apenaŭ havas viglajn memoraĵojn pri specifaj eventoj. Mi ĝenerale ne kapablas retravivi la pasinton, kaj tiel mi ne havas la senton, ke la okazaĵoj, kiujn mi memoras, vere okazis al mi. Kun la sama sukceso ili povus esti io, pri kio mi legis aŭ sonĝis.

Afantazio kulpas!

La efikoj de afantazio super homoj dum iliaj fruaj kaj lernejaj jaroj povas esti malfacile malplekti; simple ĉar la plejparto de la homoj ne sciis pri la apartaĵo aŭ pri tio ke multaj el iliaj samaĝuloj kaj gefratoj kapablis bildigi. Ĉu afantazio influis viajn lernejajn tagojn?

Tiu ĉi parto de la ĉapitro estas amuza legaĵo. Nu, multaj el la kontribuantoj simple respondas “Ne, mi ne sciis, ke mi malsamas, kaj mi estis bona studanto” kaj tio ja estas kion mi respondus, se mi ne celus fakte rakonti ion.

Amuza estas la cetero de respondoj, kie homoj postfakte klarigas per afantazio siajn sukcesojn kaj malsukcesojn pri lernado. Kaj postfakte oni ja emas kulpigi ĝin pri io ajn. Sed kiam oni legas ĉion kune, evidentas, ke por ĉiu studobjekto troviĝos afantulo, por kiu ĝi estis la plej malfacila; sed ankaŭ afantulo, por kiu ĝi estis facilega kaj la plej ŝatata.

Por mi studado estis ĝenerale facila, mi ne havis tiom multe da malsukcesoj pri kiuj mi povus kulpigi afantazion. Mi pensas, ki ĝi certe influis mian manieron alpaŝi la studadon, sed la fina rezulto pli dependis de tio, ĉu mi interesiĝas pri la temo, ĉu ne.

La ununura regiono, kie afantazio objektive kaj sendube malhelpis, estis artoj. Lecionoj pri desegnado kaj muziko estis torturo por mi, kaj mi frue rezignis pri provoj atingi ion en tiuj kampoj. Mi supozas, ke mi simple ne havas tiajn talentojn kaj eĉ sen afantazio mi daŭre ni havus ilin. Ni ankoraŭ renkontos en la libro afantulojn, kiuj fariĝis sukcesaj artistoj. Mi neniam estus unu el ili; sed ĉiuokaze, mia nekapablo mense vidi kaj aŭdi ion certe kaj nun-evidente malhelpis dum la lecionoj.

Pri ĉio alia mi trovis manierojn sukcesi, eĉ se ne kun la sama facilo.

Multaj homoj plendas pri matematiko, sed ĝi estis unu el miaj plej ŝatataj. Eĉ geometrio. Mi ne povas imagi figurojn, sed malgraŭ tio mi havas bonan senton pri spacaj rilatoj inter objektoj kaj mia sento de direkto estas bona.

Unu el la respondantoj plendegas pri ĥemio kaj nomas ĝin sia persona koŝmaro. Ĝi estis alia mia plej ŝatata objekto. Mi fakte jam en mezlernejo legis universitatajn lernolibrojn kaj ĝue memorfiksadis klasadon de organikaj kombinaĵojn. Mi ĉiam ŝatis hierarkiajn klasadojn kaj miaj kajeroj plenis je tabeloj kaj skemoj, kiuj interrilatigis aĵojn pri kiuj mi plej interesiĝis en la momento.

Geografio kaj historio ŝajnas malfacilaj por multaj afantuloj, kaj ili estis ankaŭ por mi. Sed mi supozas ke ne pro afantazio sed pro manko de intereso. Mi same povus skizi dinastiajn arbojn de regantoj aŭ distribuon de klimoj laŭ kontinentoj, kaj kunmeti tabelojn de historiaj eventoj por vidi, kio okazis samtempe kun kio, sed mi neniam emis.

Lingvoj kaj literaturo ĉiam estis facilaj por mi. Homoj plendas pri ortografio, por mi ĝi neniam estis problemo. Mi legis multege, kaj tiutempe oni ankoraŭ dungis korektistojn en eldonejoj, do ĝusta skribado iel gravuriĝis en mia menso kaj mi apenaŭ faris erarojn. Nun mi eraras pli ofte, ĉefe pro la influo de interreto.

Pri kio ili ĉiuj eĉ parolas?

Retrorigardante (la tempon de kresko), “malkonektiĝojn” oni povas pripensi, kiel tempojn, kiam oniaj streboj kaj komprenoj estis iom malkongruaj kun tio, kion oni vidis kaj spertis ĉirkaŭ oni. Foje malkonektiĝoj povas lasi longedaŭran impreson kvankam, nature, la ĉefaj kialoj povas fonti el io ajn. Ne nepre afantazio.

La ĉi supra estas tiel nebula, kiel nur afantulo povas vortumi. Sed temas pli malpli pri tio, kiam oni unufoje rimarkis, ke onia menso funkcias ne tiel, kiel ĉiuj atendas.

Mi ne havas tian longedaŭran impreson. Eble mi havis sed ĝi ne plu daŭras. Mi supozas, ke la sento ke oni estas malsama de la cetero de la homaro estas tute ordinara ĉe adoleskantoj kaj oni ne bezonas afantazion por sentiĝi tiel. Mi ja ĉiam sentis min staranta iom flanke kaj apartenanta al neniu grupo. “Por kiu Tero estas ekzilejo sankta”. Sed mi pensas, ke tio neniel rilatas al afantazio, pri kiu mi neniom konsciis.

Mi ne memoras, kiam mi unuafoje rimarkis mian nekapablon bildigi. Dum legado, mi pensas. Mi scivolis pri ĉio ajn. Do mi legis anakaŭ pri mensa trejnado kaj teĥnikoj kiel memsugesto kaj meditado; kaj foje tiaj libroj instruis bildigi ion tre vigle. Kaj mi ja rimarkis, ke mi ne povas. Sed mi havis nur mian propran sperton por kompari, kaj do nenian manieron scii, kiom laŭlitere tiuj instrukcioj celas “mensan okulon”. Se oni diras al mi imagi, ekzemple, arbaron, mi ja scias, kiel arbaro aspektas. Mi ne vidas ĝin, sed mi povas mense priskribi ĝin. Ĉu eble la “mensa okulo” estas nur metaforo por tia priskribo? Kiel mi sciu el nur libroj?

Fruaj rilatoj? Mi daŭre ne komprenas pri kio ili eĉ parolas.

Disvolviĝante la ideon pri malkonektiĝoj, la influo de afantazio super fruaj rilatoj – kun gefratoj kaj samaĝuloj aparte – ekcitas multa da intereso. Kompreneble, same kiel kun malkonektiĝoj (supre), multaj homoj povas sentiĝi malsamaj de siaj samaĝuloj kaj familio pro kialoj, kiuj neniel rilatas al afantazio.

Nu, mi ja tuŝis tion iomete. Mi estas sola infano de miaj gepatroj, kaj mi estis sinĝena introverta knabo. Mi ne pasigis mian infanaĝon tute sola, mi havis kunulojn, sed ili ne multis. Pensante pri tiuj rilatoj, kiujn mi ja havis, mi vidas entute nenian influon de afantazio super ili. Ni havis niajn infanajn dramojn, sed, kiom mi memoras, neniu el ili temis pri tio, ke mi ne povas fari aferojn, kiujn aliaj povas.

Al la sekva ĉapitro

Al la antaŭa ĉapitro

Supren al la enhavo


Source