Ĉapitro 4. Imago

Kiel eta infano, mi estis tre imagema, kaj ofte timigis min mem pensante ke io estas sub la lito, en la ŝranko kaj ĉiuj aliaj kutimaj lokoj. Direndas, ke miaj gepatroj neniam trovis ion kiam mi petegis kontroli. Mi supozas, ke mi neniam povis apartigi aĵojn en mia menso de tiuj en la reala mondo – por mi ili ĉiuj okazis nur en la reala mondo.

Ĉi tiu ĉapitro komencas paroli pri imagemo kaj kreemo, subite saltas al legado, kaj restas tie ĝis la fino. Mi ne tute komprenas la salton, sed mi aprobas la sintenon. Ankaŭ mi emus resti kun libroj.

Antaŭe mi diris, ke spertoj de Alan tre similas al la miaj, sed ke poste mi eble rimarkos malsamojn. Tiu “poste” ĵus venis! Nenio, kion Alan diras pri libroj, ŝajnas al mi rekonebla.

Kiel oni povus imagi sen imagoj? Jen absurdaĵo.

Unu afero, evidentigita de ĉiuj la kontribuantoj al ĉi tiu libro, estas kiel imagemaj kaj kreemaj multaj afantuloj estas. Aliaj, male, sentas, ke ilia imagemo estas limigita.

Respondoj en tiu ĉi sekcio estas sufiĉe diversaj. Evidente, homoj havas malsamajn ideojn pri tio, kion precize – permesu al mi prunti idan sufikson – “imagivo” kaj “kreivo” signifas, kaj ankaŭ malsame taksas sian kapablon en tiuj areoj.

Pri mi mem mi dirus, ke ambaŭrilate mi estas neniu elstara, sed ankaŭ neniel kriplita.

Mia menso ne povas pentri por mi bildojn de nekonataj mondoj kaj montri al mi neniam vizititajn lokojn, sed ĝi ja povas rakonti al mi pri ĉio tio kaj multa alio. Mi povas formi konceptojn kaj ideojn pri io, kion mi neniam spertis kaj kio eble eĉ entute ne ekzistas. Mi ne vidas, kial oni ne rajtus nomi tion imagpovo. Kaj mi estas sufiĉe kreema por trovi elegantan solvon al teĥnika problemo, ekzemple.

Sed mi ne havas imagon kaj kreemon de elstara verkisto, kiu estigas tutajn mondojn kaj alvokas el nenio vivaĵojn por ekloĝi tie. Mi dubas, ke tio vere rilatas al afantazio. Se mia menso kapablus produkti bildojn, plej verŝajne ankaŭ al ili tia potenco same mankus. Ne ĉiu povas fabelanti.

Ni iru al biblioteko kaj restu tie

“Malgraŭ ke mi ŝatas legi fikciaĵojn,” – skribis Alan, “mi ne povas bildigi la skribitajn rakontojn, do mi ĉiam baraktas kontraŭ la vortoj sur la paĝo”. Kiel afantazio influas onian ĝuon de libroj kaj legado?

Ankaŭ ĉi tie la respondoj multe varias. Neniu speciale ŝatas longajn detalajn priskribojn de eksteraĵoj, sed alie ni vidas la tutan spektron de sintenoj pri legado. Iuj entute ne ŝatas legi, iuj ne ŝatas fikciaĵojn, aliaj – nefikciaĵojn. Multaj estas legemuloj kiel mi.

Do, se vi ankoraŭ ne divenis, mi legis multege dum infanaĝo kaj adoleskaĝo. Mi ne plu estas tiel legavida, sed mi daŭre multe legas.

Mi kapablas ĝui librojn de pli malpli ĉiuj ĝenroj, fikciaj kaj nefikciaj. Mi ne aparte ŝatas priskribojn de ies aspekto aŭ de pejzaĝoj kaj arĥitekturo, ĉar mi ja ne povas “vidi” la priskribitan. Nek mi speciale malŝatas ilin. Ĵus legita detala priskribo lasas en mia menso impreson similan al tio, kion la ĵus vidita reala aĵo lasus. Sed tiaj impresoj, ĉu en libro, ĉu ekster ĝi, ne restas longe kun mi kaj ordinare ili ne multe gravas. Se iu estas priskribita kiel blonda sur unu paĝo kaj kiel nigrohara sur la sekva, mi povas tute ne rimarki. Kaj se la verko konsistas ĉefe el tiaj priskriboj, mi verŝajne perdus intereson longe antaŭ ĝia fino.

Tio, kio interesas min la plej, estas ideoj kaj ŝanĝoj en la ena mondo de roluloj. Dialogoj, enaj monologoj, fluo de ies pensoj kaj sentoj – jen la ĉefa libra enhavo por mi. Agado kaj aventuroj… tio dependas. Ili povas esti montrataj kiel travivaĵoj, kaj tiam ili estas interesaj, aŭ ili povas esti pli kiel priskriboj, kaj tiam mi eksentas emon preterlasi ilin.

Kelkaj homoj, inkluzive de Alan, parolas pri tio, ke ili pli ĝuas libron, se ili spektis la filmon antaŭe. Jen aliaj preferas sonlibrojn kaj elsendojn. Mi certe ne. Krom kelkaj esceptoj, spektado kaj aŭskultado enuigas min tre rapide. La ĉefa kialo estas, mi pensas, ke pri ili mi ne povas same facile regi la tempon kaj fluon. Kiam mi legas, mi povas, ekzemple, reveni al la ĵus legita kaj malrapide reekzameni ĝin kelkfoje se ĝi ŝajnas grava al mi. Aŭ, male, preterrigardi rapide iun parton, kiu aspektas nenecesa aldonaĵo. Kontraste, filmo aŭ elsendo venas laŭ sia propra ritmo. Mi scias, ke mi havas teĥnikajn rimedojn por ŝanĝi tiun ritmon, sed mi ial ne emas fari tion, mi sentas kvazaŭ bezonon sperti ĝin tia, kia ĝi estas. Kaj, pli ofte ol ne, ĝi estas enuiga.

Ĝuste tial mi ŝatas gemini, ĝi emfazas legadon. Kiam Solderpunk skribas “Estas nenio eĉ iomete freneza, se oni deziras, ke interreto pli strebu imiti bibliotekojn kaj malpli supervendejojn kaj kazinojn”, tio jam sufiĉas por “vendi” la ideon al mi.

Al la sekva ĉapitro

Al la antaŭa ĉapitro

Supren al la enhavo


Source