Ĉapitro 5. Vidaĵaro

[da fotografioj mi faras] Milionojn. Mi ne volas forgesi mian vivon.

Ĉi tiu ĉapitro temas ne pri kapablo aŭ ne kapablo imagi, sed pri la rolo, kiun bildoj, filmoj kaj aliaj vidaĵoj ludas en la vivo de afantuloj.

Alan rakontas ke lia menso soifas vidajn impresojn kaj ke li obsediĝas pri sperti multege da ili, li eĉ kutimis spekti kelkajn televidaĵojn samtempe profitante tiun “bildo ene de bildo“ kapablon de televidiloj. Li ankaŭ faras multajn fotojn ĉar iasence ili anstataŭigas vidan memoron por li.

Ĉiuj demandoj en la ĉapitro rilatas al ĉi tiu rakonto. Granda nombro da la respondintoj, eble iom pli ol duono, entuziasme kunsentas kun Alan. La cetero ne ŝajnas bone kompreni, pri kio eĉ temas. Mi estas firme en tiu cetero.

Fotojn aŭ ne okazis!

Strebo de Alan serĉi bilditaĵojn, por dokumenti lian vivon, estas io, kunsentata de multaj kontribuantoj.

Ne de mi. Mia menso certe ne soifas vidajn, kaj sentajn ĝenerale, impresojn. Ĝi ŝajnas kontenta sidi tie en kranio kaj pensadi. Lasita al si mem, ĝi emas absorbiĝi en senĉesa vortofluo, per kio ĝi rakontas al ĝi mem pri io ajn. Mi fakte ne opinias, ke ĉiam permesi al ĝi sekvi tiun ĉi emon estas tre bona ideo, kaj ke tio malriĉigus mian vivon. Do mi praktikas formon de atentodirekta meditado, kiam mi revenigas la atenton al mia fizika ĉeesto en la mondo kaj al la sentaj impresoj de momento. Sed ĝi certe ne estas io, kio venas nature al mi. Mia natura inklino ja estas perdiĝi inter la pensoj.

Post legi la ĉapitron mi pripensis, ĉu eble ankaŭ mi devus komenci akumuli amason de fotoj por krei tian “eksteran memorotenejon”. Sed la ideo neniam vizitus min sen helpo de la libro, kaj mi suspektas, ke mi atingus nenion krom malĝojigi min. Mi sentiĝus iom kiel kriplulo, kiu bezonas protezon por fari ion, kion aliaj homoj faras senprobleme. Krom ke mi neniam havis la organon, kiun mi provus anstataŭigi per tiu protezo, kaj neniam sentis ĝian mankon; mi eĉ ne scias, kiel “la vera aĵo”, kiun mi serĉus, sentiĝas.

Pli da fotoj aŭ ne okazis!

Alan faras multajn fotojn per sia saĝtelefono ĉar, kiel li klarigas, “Fotoj kaj filmoj fariĝis mia memoro. Mi strebas registri laŭeble multe da filmetoj pri homoj, aĵoj, pri preskaŭ ĉio ĉirkaŭ mi.” Oni demandis al al kontribuantoj, ĉu ankaŭ ili fotas multe.

Ĉu tio ne estas la sama demando? Ajnokaze, ne. Mi neniam ŝatis fotiĝi, kaj mi neniam lernis fari bonajn fotojn. Kaj pri filmoj kaj filmado mi interesiĝas eĉ malpli. Mi ne sentas la emon dokumenti mian vivon, kaj se mi volus tion, la natura maniero por mi estus fari ĝin pervorte. Eĉ tion mi ne faras, tamen. Kiel adoleskanto, mi provis teni taglibron kelkfoje, sed ĝi neniam daŭris longe. Mi forgesis skribi tie, nek mi revenis relegi tion, kion mi skribis. La pasinto pasis. Ĝi ne plu ekzistas. Ne en mia nuno, ĉiuokaze.

Portu min reen

La bildoj, kiujn Alan kaptas, portas lin reen al la momento. Kelkaj kontribuantoj sentiĝas same.

Mi ne certas. Mi ne tiel ofte rigardas malnovajn fotojn, ke mi povus memfide diri, kiel ĝi efikas super mi. Malgraŭ la ĵus dirita en la antaŭa sekcieto, ja ekzistas emocie ŝarĝitaj momentoj en mia pasinto. Fotoj povas revenigi ilin en mian menson. Mi ne vere povas “retravivi” ion ajn, sed iusence oni povus nomi ĝin reveno al la pasinto, mi supozas. Sed tio ne multe diferencas de la situacio, kiam tiaj momentoj surfaciĝas sen helpo de fotoj. La memoroj estas ĉi tie, ili povas veni, ĉu fotoj, ĉu ne.

La foto povas memorigi al mi pri io kiel “ha, jes, mi konis ĉi tiun ulon, ni faris tion kaj tion ĉi kune”. Sed se mi ne memorus tion sen foto, ĝi signifus ke mi ne plu havas fortan ligon al tiu tempo kaj la pura prifakta memoro vekus neniajn emociojn ĉe mi.

Ne forgesu malŝalti la televidilon

Televido estas komunikilo, kiu fariĝis centra al moderna vivo kaj da kiu pluraj homoj neniam sentas havi sufiĉe. Kanalumado, verkaraj maratonoj, abundo de kanaloj por ĉiuj interesoj – televido nutras bezonojn de multaj homoj. Vere, la ĝuo de Alan pri televido estas kunsentata de multaj.

Ne. Simple ne. Kiel mi menciis en la antaŭa ĉapitro, filmoj ofte enuigas min. Mi ja povas foje ĝui tiun aŭ tiun ĉi. Kaj mi eĉ spektadis longajn seriojn, kaj filmajn kaj animaciajn, kelkajn el ili plurfoje. Sed mi tute povas pasigi jaron aŭ du sen spekti ion ajn, televide aŭ rete, kaj mi ne sentus, ke io mankas. Tio okazis.

Al la antaŭa ĉapitro

Supren al la enhavo


Source